Cubla [KUbla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Cubla
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44191
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 1° 5′ U (mapo)40.2106641-1.0786816Koordinatoj: 40° 13′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 088 m [+]
Areo 48,634734 km² ( 486 3.4 734 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cubla (Provinco Teruelo)
Cubla (Provinco Teruelo)
DEC
Cubla
Cubla
Situo de Cubla
Cubla (Hispanio)
Cubla (Hispanio)
DEC
Cubla
Cubla
Situo de Cubla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubla [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 18 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu centra iras nur al Cubla.

La loĝloko staras je 1177 m super marnivelo sur la deklivaroj de la montaro Sierra de Javalambre. Tio ebligas arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. La kastelo estis konstruita en la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Estas ermitejo de la 15-a jarcento kaj preĝejo de la 16-a jarcento. La loko estis de reĝlando (ne de senjorlando), kaj estis enkadrita en la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Sarrión, ĝis la provinca divido de 1833.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cubla oni malaltiĝis ĝis nunaj 52 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, tri ermiteĵoj, blazondomoj, lavejo, naturaj lokoj kiel monto Picarzuelo, nombraj fontoj, cerealkampoj, pinaroj kaj juniperaroj de Puerto Escandón. La skiejo Aramón Javalambre estas proksime.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti