Cucumis (esperante Kukumo) estas retejo kie tradukistoj partumas sian lingvan scion kaj interŝanĝservojn rete. Unu nekutima kvalito de Cucumis estas ke ĉiuj tradukoj estas are reviziitaj kaj povas esti redaktitaj de aliaj Cucumis-tradukistoj. Tio zorgas pri altakvalitaj tradukoj kaj ofte atingas celan tekston kiu estas kaj fidela en signifo al la fonta teksto kaj plene idioma en la cellingvo.

Historio redakti

Fondita en 2005, antaŭ julio 2007 Cucumis havis pli ol 50000 membroj kaj ricevis 100 petojn je tago por tradukoj inter dekduoj da lingvoj. La unua uzanta interfaco estis en la angla, sed en daŭranta procezo de lokalizo ankaŭ aliaj estis aldonitaj. Antaŭ la fino de 2007, ekzistis uzanto-interfacoj en 31 lingvoj kaj en 8 skribsistemoj. La plej granda parto de la farenda laboro okazas volontule fare de membroj.

Membroj redakti

Cucumismembroj situas en dekduoj da landoj, kun la du plej grandaj kontingentoj en Turkio kaj Brazilo. Kune, tiuj du landoj reprezentas jam 1/3 de ĉiuj membroj. Kial ĉi tiuj du landoj tiom estas reprezentitaj estas nekonata. Kvankam angla estas la ununura plej populara cellingvo, nur malgranda malplimulto de la membroj (proksimume 2%) estas ja unuavice anglalingvaj landoj.

Kiel ĝi laboras redakti

Por alsendi tekston por traduko, uzantoj iĝas membroj elektante salutnomon kaj donante validan retpoŝtan adreson. Ĉiuj novaj membroj ricevas sufiĉajn poentojn por "pagi" tradukon de mallonga paragrafo. Revenantaj membroj al kiuj mankas poentoj ricevas pli da poentojn. Membroj gajnas poentojn tradukante tekstojn alsenditaj de aliaj. Ĉiuj membroj povas traduki tekstojn kaj redakti tradukojn de aliaj. Pro kvalito-kontrolado, ĉiuj tradukoj estas kontrolataj de administrantoj kaj "ekspertoj" (fakuloj). Ĉiuj membroj estas elekteblaj por antaŭenigo al "Eksperto" por antaŭfiksita lingvo post kompletigado de multaj tradukoj en tiun lingvon, taksitaj kun meza kvalito de super 7/10.

Eksteraj ligiloj redakti