Cumpas estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Cumpas. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26023.

Cumpas
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1643
Poŝtkodo 84500–84527
Kodo laŭ INEGI 26 023
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jesús Ojeda (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 5 776
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°0′N 109°47′U  /  30°N, 109.783°U / 30; -109.783 (Cumpas) (mapo)
Alto 740 m
Areo 2 013,5 km²
Horzono UTC -7
Situo de Cumpas en (Meksiko)
Situo de Cumpas en (Meksiko)
DMS
Situo de Cumpas en
Situo de Cumpas en
Situo de Cumpas en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cumpas Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6362 loĝantojn. El tiuj estis 3248 viroj kaj 3114 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2013,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 740 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 461 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4368 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4244 scipovis legi kaj skribi kaj 122 personoj estis analfabetoj. Do 2,79 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5594 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 18 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,32 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

En la teritorio kie hodiaŭ estas la komunumo loĝis la opatoj. 1634 pastro Tomás Basilio vizitis la regionon kaj en 1643 la jezuita misiisto Egidio Monteffio fondis la vilaĝon kun la nomo "Nuestra señora de la Asunción de Cumpas", kio signifas "Nia sinjorino de Asunción Cumpas". Poste Cumpas fariĝis komunumo, sed en 1912, ĝi devis cedi parton de sia teritorio al la komunumo "Nacozari de García".

Eksteraj ligiloj redakti