Lajos Dér

(Alidirektita el DÉR Lajos)

DÉR Lajos (naskiĝis 1910 - mortis la 20-an de marto 1974 en Budapeŝto) estis komitatano de UEA, estrarano de HEA kaj de la hungara sekcio de IFEF.

Inĝ. Lajos Dér estis aparte aktiva en la fakaj fervojistaj rondoj kaj kunlaboris en la redaktado de fervojistaj terminaroj en la Internacia kaj pluraj naciaj lingvoj. Inĝ. Dér estis prezidanto de la Centra Fervojista Esperanto-Fakgrupo kaj unu el la fondintoj de la Fervojista Esperanto-Klubo "Julio Baghy" en Budapeŝto, kies prezidanto li estis ĝis sia morto, veninta kiel sekvo de mallonga grava malsano.