KONRÁDI Dániel estis hungara kuracisto naskita en Várkudu la 24-an de januaro 1871 kaj mortinta en Koloĵvaro la 3-an de septembro 1940.

Kariero redakti

Konrádi Dániel diplomiĝis en la Universitato Ferenc József de Koloĵvaro(1898). Li estis asistanto en la katedro pri malsan- kaj kuracscienco; li studis ankaŭ en Frankfurt ĉe Majno kaj en Berlino (1905); li fariĝis universitata privatprofesoro (1906); li estis direktoro de la Memvola Savunuiĝo. Post studoj en Parizo kaj Londono (1921) li estis estro de instituto Pasteur de Kluĵo, poste estro de laboratio Wassermann de kliniko pri haŭtkuracado (1936).

Fonto redakti