Dávid Hérics [hEriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hérics Dávid estas hungara kajakisto, mondĉampiono, komercisto.

Dávid Hérics
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1993 (1993-08-06) (30-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kajakisto
komercisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dávid Hérics naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1993 en Győr.

Biografio

redakti

Dávid Hérics akiris trejnistan kaj komercistan diplomojn kaj depost sia aktiva sporta vivo li estis komercisto en internaciaj rilatoj.

Sporta kariero

redakti

Dávid Hérics komence estis juna akvopilkisto, inter 2004-2019 jam kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo. Ekde 2006 li venkis en junularaj konkursoj. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 2012-2014 duope aŭ kvarope. Tio ne sufiĉis esti olimpiano, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 2014 stafete en distanco 200 m. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2019.

Vidu, aŭdu ankaŭ

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti