Désiré Rabevazaha

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Désiré Voavy RABEVAZAHA (naskiĝis la 7-an de septembro 1940, mortis la 5-an de oktobro 2021 en Antananarivo) estis malagasa esperantisto.

Li eklernis Esperanton en 1963 kaj komencis instrui la lingvon jam du jarojn poste.

En 1978 li sukcesis konvinki la tiaman malagasan ministron pri edukado permesi la instruadon de Esperanto en la malagasaj gimnazioj.

Eksteraj ligiloj

redakti