Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Henriél FIDILALAO FIRAISANA (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1966 en Firavahana en la distrikto Fenoarivobe) estas malagasa esperantisto.

Henriel Fidilalao en marto 2024

En 1996 li vojaĝis al Eŭropo por labori en la Centra Oficejo de UEA kaj partopreni en la IJK 1996 en Güntersberge kaj la UK 1996 en Prago.

Li estis dum multaj jaroj prezidanto de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, ĝis kiam la 6-an de januaro 2024 Ranja Zafinifotsy elektiĝis lia posteulo. Li tiam fariĝis honora membro de la Unuiĝo.

Krome li estas fondinto de la retradio Aminda Radio Esperanto kaj de la gazeto Panoramo de la Granda Insulo.

Verkoj redakti

  • Duon-ete (poemaro)
  • Esprimoj (al infanoj) por nin inspiri, 2020
  • Heroo de l’ ĉiutagaĵo (originala romaneto)

Eksteraj ligiloj redakti