Justine Ralalarisoa
Justine RALALARISOA, nomata ankaŭ Lala (naskiĝis en 1954, mortis la 20-an de majo 2023) estis malagasa esperantistino.
Ekde la jaro 1997, ŝi ofte vojaĝis al esperantaj aranĝoj en Eŭropo.
En 2010 ŝi, kiel unua afrikano, sukcese trapasis la KER-ekzamenon de UEA sur nivelo C1.
Ŝi havis diversajn postenojn en la esperanta movado:
- Prezidantino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj
- Perantino de SAT en Malagasio
- Instruistino de Esperanto (ekzemple en la someraj kursoj de Kastelo Grésillon)
- Ano de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro
- Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Eksteraj ligiloj
redakti- Nekrologo en la retejo de Aminda radio, fare de Henriel Fidilalao