Dúrcal
Dúrcal estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordorienta parto de la komarko Valo de Lecrín. Limas kun la municipoj Dílar, Lanjarón, Nigüelas, Villamena kaj El Padul. Aliaj proksimaj lokoj estas Acequias kaj Mondújar.
Dúrcal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18650 (Dúrcal) 18659 (Marchena) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 233 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 59′ N, 3° 34′ U (mapo)36.9876595-3.5658979Koordinatoj: 36° 59′ N, 3° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 782 m [+] | ||
Areo | 76,61 km² (7 661 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dúrcal [+] | |||
Tiu municipo durkala estas unu de la 52 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado, kaj enhavas la kernojn Dúrcal — komarka ĉefurbo de Valo de Lecrín —, Marchena kaj Cuesta de la Valdesa. Menciindas ke granda parto de la municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada.
La kantistino kaj aktorino Rocío Dúrcal hazarde indikis sur mapo de Hispanio tiun vilaĝon, kies nomon ĝi adoptos ekde tiam kiel artistnomo. Pro tio ŝi estis proklamita Adopta Filino de Dúrcal kaj la municipo dediĉis al ŝi straton kaj statuon en la placo de la vilaĝo.