El Padul estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

El Padul
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 436  (2023) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 1′ N, 3° 38′ U (mapo)37.024166666667-3.6266666666667Koordinatoj: 37° 1′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 89 km² (8 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Padul (Provinco Granado)
El Padul (Provinco Granado)
DEC
El Padul
El Padul
Situo de El Padul
El Padul (Hispanio)
El Padul (Hispanio)
DEC
El Padul
El Padul
Situo de El Padul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Padul [+]
vdr
Situo de El Padul en la provinco Granada.

Ĝi apartenas al la komarko Valle de Lecrín. En 1a de januaro 2012, estis 8 480 loĝantoj kaj la areo de ĝia municipa teritorio estas de 89 km². Ties altitudo sur la marnivelo estas de 744 metroj. Ĝi estas sur 13 km sude de la urbo Granado, laŭ la nacia ŝoseo kiu iras al Motril, post la montopasejo "Suspiro del Moro" kie, laŭ la legendo, la lasta nazaria islama reĝo, nome Boabdilo, rigardis reen por la lasta fojo kaj ploris pro la perdita regno.

La municipo de El Padul estas formata de la jenaj domarkernoj: nome El Padul kaj El Puntal.

El Padul limas norde kun la municipoj Alhendín, Villa de Otura kaj Dílar; oriente kun Dúrcal kaj Villamena; sude kun Albuñuelas kaj okcidente kun Jayena.

Kastel-palaco (Casa Grande) de El Padul.

La lageto de El Padul estas uno de la ĉefaj malsekejoj de Hispanio, ĵus inkludita en la Ramsar-Interkonsento. Estas la plej granda torfejo de la mediteranea baseno kaj kun estado de granda vario de specioj konsiderataj kiel vundeblaj. En tiu malsekejo oni trovis restaĵojn de prahistoriaj bestoj kiel de mamuto. Unu de la dentegoj estas bone konservata kaj ekspoziciata en la Parko de la Sciencoj de Granado.

Estas multaj restaĵoj de la diversaj civilizacioj kiuj floris en la areo.

La lastaj urbestroj estis maldekstraj.