Villa de Otura estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la suda parto de la komarko Vega de Granada, lime kun la municipoj Gójar, Dílar, El Padul kaj Alhendín. Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Dílar. La Villa de Otura estas unu de la 52 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado.
Situo de
Villa de Otura en la provinco Granada.
Villa de Otura viole rilate al la Vega de Granada; la urbo
Granado helviole.
En ĝia municipa teritorio estas la fama pontopasejo Suspiro del Moro. Estas ankaŭ golfludejo (Santa Clara) kaj nombraj urbanizaĵoj, kio ege plialtigis la prezon de la grundo kaj sekve de la loĝejoj, kaj pligrandigis la konstruitan aeron kaj la loĝantaron de la municipo. Inter tiuj menciindas Los Alijares, Los Almendros, Las Andas, Los Ángeles, La Concha, Los Girasoles, El Juncarillo, La Luz, Molino Alto, Montecarmelo, Monteoliva, Nueva Otura, Las Pirámides, Santa Clara Golf, Suspiro del Moro, Villas Romanas, Viña del Rey kaj Las Viñas.