Trans-Mediterranean Renewable Energy Cooperation
La Trans-Mediterranean Renewable Energy Cooperation (TREC ~ Transmediteranea Renoviĝa Energia Kooperado) estas iniciato por transporto de sunenergio kaj ventoenergio de la dezerta regiono de norda Afriko al Eŭropo. TREC estis fondita en 2003 fare de Roma Klubo, la Hamburga Klimatprotekta fondaĵo kaj la Jordana Nacia Energia Esplora Centro (NERC) kaj estis evoluigita - kun la Germana Centro pri Aer- kaj Kosmoveturo - kaj science analizita en koncepto DESERTEC.
La koncepto DESERTEC planas produkton de medie pura energio en Mez-Oriento, Norda Afriko helpe de suncentraloj kaj ventocentralaj parkoj. Oni planas transigi la elektron per HVDC-konduktoj (High Voltage Direct Current = Alt-tensia konstanta kurento) ekde 2020.
Kritiko
redaktiLa importo de elektro el arabaj landoj havas certan politikan riskon.
Literaturo
redakti- TREC/Club of Rome blanka libro Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine kiel prezentita en la Eŭropa Parlamento la 28-an de novembro 2007.
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejma paĝo de TREC[rompita ligilo]
- TREC-UK Arkivigite je 2007-01-08 per la retarkivo Wayback Machine