Daiquirí, ofte internacie literumata sen la vortofina supersigno, do Daiquiri, prononcata hispane dajkiˈɾi, en Esperanto Dajkirio, estas Kubo-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el blanka rumo, limeoj, tre fajna sukero kaj glacikuboj. Ĝi kutime serviĝas en koktela glaso (vidu informkeste).

Daiquiri
Lando de origino Kubo Kubo
Glaso koktela glaso
Konsisto blanka rumo, limeoj, tre fajna sukero, glacikuboj
vdr

Daiquirí estas ankaŭ la nomo de plaĝo proksime de Santiago de Kubo - la vorto origine devenas de la tainoj. La koktelo laŭdire inventiĝis fare de usona minista inĝeniero, kiu laboris en fer-minejo proksime de la plaĝo dum la Hispana-usona milito, do fine de la 19-a jarcento. Tamen internacie ĝi nur famiĝis en 1909, kiam multaj trinkejoj en Vaŝingtono kaj Novjorko malkovris kaj propagandis ĝin, kaj de tie ĝi disvastiĝis al la tuta mondo.