La Damo de Baza estas ibera skulptaĵo el kalkoŝtono multkolora, de la 4-a jarcento a.K. Ĝi troviĝas eksponita en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido.

Damo de Baza, N.A.M. (Madrido).

Trovo redakti

Tiu verko estis trovita la 22-a de septembro de 1970 de la arkeologo Francisco José Presedo Velo en la Monteto Santuario, nome nekropolo de la antikva Basti (Baza), en la provinco Granado (Hispanio).

Priskribo redakti

La damo sidas sur trono kiu havas tre longajn flugilojn dorse. La antaŭaj kruroj de la trono estas krifoj de leono. La surfaco estas finigta per la tekniko de stuko kaj pentrita poste per blua, ruĝa, bruna kaj nigra, ĉio tio gluita per gipso.

 
Detalo de la Damo de Baza.

La vizaĝo montras trajtojn iom krudajn. Ŝi havas nigran hararon, kun du grandaj flankaj ondoj kiuj aperas sub hararfrizaĵo komponita de tiaro kiu kovras parte la orelojn kaj kiu krome estas ornamita de tri bendoj. Ŝi vestas grandajn orelringojn vakuajn kiuj rekte pendas el la orellobo. La kolo estas kovrita de kvar kolieretojn kaj de pli granda kolringo formita de bidoj tonelformaj al kiuj ligiĝas kvin pendiloj. Alia granda kolumo montriĝas kun tri pecoj korformaj. Ĉirkaŭfingre estas nombraj ringoj kaj ĉirkaŭ polsoj estas po diversaj braceletoj.

Por vestaĵo ŝi havas bluan tunikon kun bordornamo sube. Sub la tuniko videblas du subvestaĵoj, el kiuj la dua apogiĝas sur la ŝuoj. Ŝi havas krome mantelon el la kapo al la piedoj malferma antaŭe formante faldojn flanke de la kapo kaj sur la korpo.

La damo tenas zorge en sia maldekstre mano kolombidon blupentritan kies okulo reprezentiĝas per nigra cirklo.

Vidu ankaŭ redakti