Daniel Svejda

germana ekonomikisto kaj esperantisto

Daniel SVEJDA (naskiĝis la  29-an de septembro 1969(nun 1969-09-29), do nun 54-jara) estas germana ekonomikisto kaj esperantisto. En la 1990-aj jaroj li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri financoj kaj ŝtataj subvencipetoj. Ekde 1995 li ankaŭ aktivis en la komisiono pri eksteraj rilatoj kaj reprezentis la asocion en la tegmentaj asocioj ANDJ kaj DBJR, [1] transpreninte tiun funkcion de Thomas Pusch. Fine de tiu jardeko li edziĝis al la nederlanda esperantistino Saskia Idzerda, kun kiu li komune vivis en Sarlando dum la fino de la studa periodo kaj poste kune translokiĝis al Utreĥto, komenciĝante la profesian vivon. La paro havas tri denaske esperantlingvajn infanojn, David (2000), Abel (2002) kaj Laura (2004).

Daniel Svejda
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1969 (1969-09-29) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Saskia Idzerda
Okupo
Okupo ekonomikistoesperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 7