Danio en la Somera Olimpiko 2012
sporta delegacio en la Olimpiko 2012
La dana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 113 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la dana teamo estis Kim Wraae Knudsen dum la malferma ceremonio respektive Allan Nørregaard dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 29-an rangon.
Danio en la Somera Olimpiko 2012 | ||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||
Flagtenanto: | Kim Wraae Knudsen (malfermo) Allan Nørregaard (fermo) | |||
Sportistoj | 113 en 17 fakoj | |||
Medaloj rango: 29 |
Oro 2 |
Arĝento 4 |
Bronzo 3 |
Sume 9 |
Kunordigis la teamon la Dana Sporta Asocio (dane Danmarks Idræts-Forbund, Olimpisk Komite, DIF), la landa olimpika komitato, fondita en 1905.