Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Daphne LISTER (naskiĝis 1921, mortis 2003) estis brita esperantisto kaj poeto.

Daphne Lister
Persona informo
Naskiĝo 1921
Morto 2003
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi prezidis la E-Societon de Manĉestro dum 1960-62 kaj 1974-76. Ŝiaj poeziaĵoj aperis en Monda Kulturo (1963) kaj ekde 1970 en diversaj periodaĵoj, kadre de Esperantaj Kajeroj sub titolo Ĝis Nun (1976) kaj Kaj Poste (1986). Ŝi regule recenzis librojn en La Brita Esperantisto.