Darcy (Darsi) ROSS - naskiĝis en 1990 - estas usona esperantistino. Ŝi aktivas en USEJ, la landa sekcio de TEJO en Usono. En la oficperiodo 2011 ĝis 2013 ŝi nome de tiu nacia asocio elektiĝis kiel membro de la komitato de TEJO. Darcy Ross loĝas en Lockport kaj Champaign, Ilinojso, kaj studas biologion en la Universitato de Ilinojso en Champaign. Laŭ propra informo ŝiaj laŭ la stato de 2012 ĉefaj aktivaĵoj en la Esperanto-movado estas gvidi Esperantan klubon en ŝia universitato, disvastigi konon pri Esperanto en la universitato, ŝia hejmurbo kaj ĉie alie: ŝi komencis revivigi USEJ-on, volus ke USEJ estu vigla, aktiva kaj konata, kaj kiel pli malgranda celo, ankaŭ volus ke ŝia universitata klubo de Ilinojso pluvivu post ŝia foriro.

Darcy Ross
Persona informo
Naskiĝo en 1990
Lingvoj Esperanto
Nacieco usona
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Fonto redakti