Daruga lingvo
La daruga lingvo, ankaŭ skribita kiel Dharug aŭ Dharuk, sed ankaŭ konata kiel Eora (kiu signifas popolo) aŭ sidneja lingvo, estas aŭstralia indiĝena lingvo de la tribo Yuin-Kurian tradicie parolata en la sidneja regiono de Novsudkimrio. Ĝi estas la tradicia lingvo de la daruga popolo. La darugparolanta loĝantaro signife malkreskis ekde la komenco de la koloniigo[1].
Formortita lingvo
redaktiLa indiĝenoj de Sidnejo iom post iom komencis uzi pli la anglan en ĉiutagaj konversacioj, Tio, kombinita kun socia agitado, signifis ke ilia denaska lingvo ĉesis esti sufiĉe uzata. Fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, la lingvo formortis pro la morto de la lastaj parolantoj kaj la malsukceso transdoni ĝin al novaj generacioj. En 1875. William Ridley listigis vortojn de la loka lingvo de Sidnejo kaj notis ke ekzistis tre malmultaj fluaj parolantoj en tiu tempo.
Referencoj
redakti- ↑ Troy (1994): p. 5.