Davar (hebree: דבר) estis la ĉiutaga gazeto de la israela ĝenerala laborsindikato Histadrot inter 1925 kaj 1996. en 2016 ĝi estis renovigita kiel novaĵretejo.

Davar
gazeto
Speco ĉiutaga gazeto

Establodato la 1-an de Junio 1925
Fondinto(j) Berl Katznelson vd
Posedata de Histadrut vd

Retejo Davar.co.il
vdr

Ĝi estis unue eldonita en la 1a de junio 1925 kaj la plena nomo estis "Davar - gazeto de la laboristoj en la lando de Israelo" (דבר הפועלים בארץ ישראל). La unua ĉefredaktoro estis Berel Kacanelson kiu kredis ke la gazeto estu grava ilo por la juda laborista movado. Inter ĝia unuaj skribantoj estis ankaŭ Zalman Ŝazar, poste la prezidanto de Israelo, kiu post la morto de Kacenelson estis ĝia ĉefredaktoro.

La gazeto estis sukcesa, kaj publikigis plurajn aldonojn, inkluzive de Davar HaPoelet (virina artikolo), HaMeshek HaShitufi (Kooperativa Ekonomio), Davar HaShvua (Davar Ĉi-Semajno) kaj Davar LeYeldim (Davar por Infanoj). Antaŭ 1950 ĝi havis proksimume 400 dungitojn kaj havis ampleksan distribusistemon. Dum dekoj ĝi estis la plej granda kaj legita gazeto en Israelo - kaj ĝi estis Konsiderita ligite al la reĝanta partio Mapai.

De la 1980-aj jaroj la gazeto estis en severaj monmalfacilaĵoj. La Histadrut fermis la gazeton en 1996. Ĝia konstruaĵo sur la angulo de Melchett kaj Shenkin-stratoj en Tel-Avivo estis disfaligita.

En 2016, La gazeto estis renovigita digitale kiel retejo. En oktobro 2019 ĝi komencis eldoni ankaŭ anglan eldonon.[1] En januaro 2020 ĝi komencis eldoni araban eldonon.[2]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti