La Histadrut (hebree ההסתדרות, kiu signifante Aranĝiĝo) estas la Israela unio de sindikatoj. Ĝia oficiala nomo estas "HaHistadrut HaKlalit shel HaOvdim B'Eretz Yisrael (Hebree: Ĝenerala Federacio de laboristoj de la Lando de Israelo).

Histadrut
sindikata federacio • Ottoman Association
Komenco 1920 vd
Antaŭe Histadrut vd
Lando(j) IsraeloBrita mandato Palestino vd
Sidejo Tel-Avivo
Ideologio

laborisma cionismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Reprezento de la Israela porlaboratorista Movado ene de la malnova martela simbolo de la Histadrut.
La ĉefsidejo de la Histadrut en Tel Aviv
La centraoficejo de Histadrut, Jerusalemo.
Stampo eldonita en 1970 por festi la juvelan datrevenon de la Histadrut

Historio redakti

En 1920 laŭ socialismaj ideoj tiutempe, la ideologoj de la laboristoj fondis la Histadrut en Haifa, kiel sindikato kies celo estas unuigi, representi kaj provizadi al la judaj laboristoj de la Jiŝuv en Palestino. En 1927, ĝi iam enkluzivis 75% de la judaj laboristoj. Laŭgrade la Histadrut fariĝis grava institucio ene de la Cionista movado. Ĝi rapide kreskiĝis en la tiama ekonomio, kaj tiel fariĝis kaj sindikato de laboristoj kaj dunganto kaj propristo-posedanto de fabrikoj kaj firmaoj, ŝajna konflikto de interesoj kiu trafos ĝin poste. Tiel ĝi establis kaj administrumis multajn entreprenoj kaj fabrikoj, inkluzive de propran bankon, nomita Bank HaPoalim (de la laboristoj), kiu ĝis nuntempe estas la plej granda en Israelo.

Ne preterlasante ĝian gravan rolon sociale per la provizado de instituciaj servoj al la publiko de sia anaro - ĝi establis la tiutempe plejvaste legitan novaĵgazeton - Davar (Parolo), libroeldonejo nomita Am Oved (Laboranta Popolo), Universalan sansistemon (Kupat Ĥolim Klalit), porvirina laborista movado (Naamat), unio de sportaj kluboj (HaPoel, la laboristo), junulara asocio Ahoved veHalomed (Laboranta kaj studanta), lernejoj, kaj multe helpis establi vilaĝoj, tiel nomataj Kibucoj kaj Moŝavoj.

David Ben Gurion, estis la unua ĉefo de la Histadrut, antaŭ ol fariĝi la fondinto de israelo kaj la unua ĉefministro de Israelo.

Memkompreneble, la Histadrut funkcias laŭ la labora jura sistemo de israelo, sed antaŭ la establo de la ŝtato tiu leĝaro fakte ne ekzistis kaj la Histadrut organizis la laboristaj lukto por plibonaj laborkondiĉojn. Ĝis Israelo ekmoviĝis de socialisma ekonomio, la Histadrut, kune kun la registaro, posedis la plej grandan parton de la ekonomio. Per sia ekonomia brako, Hevrat HaOvdim ("Societo de Laboristoj"), la Histadrut posedis kaj funkciigis kelkajn entreprenojn, inkluzive de la plej grandaj industriaj konglomeratoj de la lando, la plej granda banko de la lando, Bank Hapoalim, kaj la plej granda surmara ekspeda ŝipkompanio de la lando, ZIM Integrated Shipping Services.

La israela serva sektoro estis tute regata de la Histadrut kaj registaro, kaj la Histadrut ankaŭ plejparte regis la publikajn transportojn, agrikulturojn kaj asekurajn industriojn. Krome ĝi posedis la Klalit sanservon, la plej grandan fonduson pri sanasekuro kaj kuraca sansistemo, hebrea Kupat Holim. Klalit estis la sola sanfonduso en la lando, kiu akceptis membrojn sen diskriminacio laŭ sia aĝo aŭ medicina situacio, sed kun la kondiĉo, ke ili ankaŭ devas esti membroj de la tegmentorganizo de la Histadrut. Kiel tia, multaj israelanoj dependis de Histadrut-membreco por sia sanasekuro.

Politike, en la unuaj jardekoj de Israelo la Histadrut estis proksime ligita al la ŝtata politiko kaj havis grandegan influon ĉe la reganta laborista partio. Fakte renverse, ĝi estis utiligata de la ŝtata registaro kaj de la reganta partio kiel ekonomia ilo por apliki decentralan planitan ekonomion kaj disvastigi sociajn politikojn. Multaj el la vorkoj en la unuaj jardekoj de Israelo estis administritaj de la Histadrut per ĝia konstruaj firmaoj. ĉefe la disvolviĝo de la lando, kaj infrastrukturo vastlande kaj establo de malcentraj urboj kaj urbetoj, kun ĝiaj fabrikejoj, kie privata kapitalo ne estus volinta provizi la iniciantan kapitalon kaj daŭre investi.

Senescepte, ĉiu ano de la Histadrut ĉiam havas voĉdonan rajton por demokratie elekti siajn reprezentantojn en la oficoj de la Histadrut.

Esceptaj Karektarizoj redakti

La Histadrut estas escepte tutmonda kazo, ĉar ĝi ne estas nur sindikato, en la senco de organizita starado de la laborema publiko rilate al la dunganto, sed organizo de egaleca laborista socio bazita sur kunlaboro (kie la entrepreno apartenas al laboristoj kaj ne al kapitalistoj), kun ĉiuj siaj funkcioj en multaj areoj, kiuj superas la kampon de dungado: edukado, kulturo, sano, interhelpo, kreado de setlejoj kaj loĝejoj por laboristoj. La estroj de la Histadrut post ĝia estiĝo, gvidataj de David Ben-Gurion, vidis la organizon kiel ilo por establi la establitajn instituciojn de la ŝtato.

Post la establado de la ŝtato, la Histadrut daŭre konservis la plej grandajn kaj plej centrajn ekonomiajn kaj sociajn instituciojn de Israelo dum ĉirkaŭ tridek jaroj. Sed neefika kaj maloportuna ekonomia administrado, manko de konkurencivo en la libera merkato, ideologia neagordigebleco ene de ŝanĝiĝanta mondo, kaj "dukapa" strukturo de dunganteco (kaj precipe dunganto kontrolita dum multaj jaroj de la reganta laborista partio) kiu ankaŭ servas kiel sindikato, alportis la Histadrut kaj ĝiajn fabrikojn al krizo en la 1980-aj jaroj, ĉefe ekonomia sed ankaŭ ideologia. La forigo de la laborista kompanio, la dungista organo de Histadrut, la vendo de multaj de ĝiaj aktivaĵoj kaj fabrikoj al privataj manoj kaj la koncentriĝo de penado en la sindikata kampo en 1994, ŝanĝis sian vizaĝon kaj igis ĝin la nova ĝenerala sindikato de laboristoj.

En novliberalisma ekonomio redakti

En 1983, ĝi inkluzivis 1 600 000 membroj, alivorte 85% de la laboristoj de Israelo, inter ili ankaŭ enkluzivis 170 000 araboj. Fakte, la Histadrut komencis enlasi arabojn en 1959.

Post la liberaligo de la Israela kaj monda ekonomio en la 80-a jaroj, la Histadrut malgrandiĝis kaj perdis iom de sia potenco en la Israela socio. Tamen, en la komenco de la 21-a jarcento, ĝi komencis regrandiĝi sed nur kiel sindikato de laboristoj. Novaj grupoj de laboristoj, el ekonomia branĉoj kiu ne estis historie uniitaj, eksemple en la alta teknologio kaj telekomunikado entreprenoj, komencis unuiĝi kaj establi laboristan reprezantarojn en iliaj laborejoj kaj fariĝi memberoj en la organizo.

En 2020, la histadrut havas proksimume 800 mil membrojn. Ĝi unuigas multajn subajn sindikatajn organizojn, en diversaj ekonomiaj branĉoj kaj de diversaj profesioj, ekzemple: la unio de la flegistoj, la unio de la konstruaj laboristoj, la unio de la ŝtata laboristoj, la unio de la trafika laboristoj, de kelneroj, kaj tiel plu.

Krikito redakti

La Histadrut estis kritikita de eŭropaj sindikatoj kaj internaciaj homrajtaj grupoj pro sia malsukceso reprezenti migrantajn laboristojn, konsideritajn la plej malalta tavolo inter la laboristoj, kaj fakte la plej mistraktitaj dungitoj en la lando. Ekde 2009, la Histadrut komencis akcepti membrojn de gastlaboristoj. [1] Alia kritiko de la Histadrut estas, ke ĝi ŝajnas protekti plejparte la plej potencajn interesajn grupojn, sindikatoj, en la labormerkato, t.e., ke ĝi ne egale protektas ĉiujn laboristojn. [2]

Ekiĝo kaj principaro redakti

La ĉefa principo, kiu gvidis siajn fondintojn, estis formulita post ĵus ĝia estiĝo:

La Histadrut unuigas ĉiujn laboristojn vivtenantajn sole de ilia laboro sen profiti de la laboron de iu ajn alia. Ĝi establiĝis por aranĝi ĉiujn lokajn, ekonomiajn kaj kulturajn aferojn de la laborista klaso en Israelo kaj por la konstruado de la Hebrea Laborista Socio en Eretz Israelo.

La Histadrut laboris por establi ampleksan laboristan kompanion bazitan sur la principoj de kooperativo apartenanta al laboristoj kaj ne al kapitalistoj, kiuj konsistigis la plimulton de la Jisuv. La starigo de la setlejo kaj la aspiro al juda ŝtato en la Israela Lando estis ekde la komenco la ĉefprioritata ordo kaj tiele la agado okazis kunlabore kun la Monda Cionisma Organizaĵo kaj ĝiaj plenumaj brakoj: la Juda Agentejo. Multaj el la novenmigrintoj estis fakte junuloj kun forta socialisma konscio. Ĉi tiuj enmigrintoj, kiuj eklaboris kiel laboristoj, baldaŭ rimarkis, ke temas pri senprecedenca situacio en la lando, en kiu la utopiaj institucioj de la laborista ŝtato povus esti establitaj en lando, kie preskaŭ ne estis klasa disiĝo. Cionisma socialismo ne tute ekskludis nek neis privatan kapitalon kaj ja trovis kiel kunvivi kun kapitalismo, sed ja postulis centralizitan planadon de la investo por ke la plej multaj enspezoj iru al la laboristoj kaj ne al investantoj. La Histadrut ankaŭ prenis ĉi tiun rolon, kunordigi kaj "gvidi de supre" la kapitalo.

Tial, la fondintoj de la Histadrut vidis sin engaĝitaj al tre larĝaj taskoj kaj celoj, multe pli ol ordinara sindikato ĉe laborejo.

La principoj de la Histadrut, kiel elmontritaj en ĝia fonda konferenco, estis:

  • La Histadrut estas ĝenerala organizo de laboristoj, do kadro kiel eble plej vasta, kiu ampleksas laboristojn de ĉiuj sektoroj kaj profesioj (agrikulturaj laboristoj, industriaj laboristoj, klerikaj kaj komercaj laboristoj kaj liberaj (sendependaj) laboristoj "sed kiuj vivtenas sin kaj ne vivas koste de la laboro de aliaj") kaj prenas sur sin naciajn taskojn.
  • Membreco en la Histadrut estas individue, do ne per sindikato, politika grupo aŭ alia. Male al aliaj sindikataj sistemoj en la mondo, kie la dungito estas sindikatigita kaj nur kiel sindikatano li apartenas al nacia organizo, la Histadrut-membro unue kaj ĉefe apartenis al la "laborista ŝtato" kaj nur tiam al sindikato. Membro de la Histadrut povus ankaŭ esti eksterkorporacia (studento, sendependa aŭ senlabora).
  • La ĉefa celo de la Histadrut estas konstrui setlejan infrastrukturon por la juda publiko en la Lando Israelo, per financado de laboristaj setlejoj kaj laboristaj kvartaloj en urboj kaj kolonioj, starigo de laborpostenoj, disvolviĝo de esencaj nemalhaveblaĵoj kiel akvo, transportado, manĝaĵo, elrompado kaj konstruado, kaj faciligo de enmigrado.
  • Establado de socia ŝtofo sur egalaj fundamentoj per kreado de kunlabora ekonomia-socia kooperativa sistemo de la laborista publiko kaj reduktado de interspacoj inter la laborista publiko kaj la investantoj posedantaj kapitalon.
  • Laborista sindikato por lukti kontraŭ la ekspluatado de laboristoj en salajroj, laborkondiĉoj kaj kiel konsumanta publiko kaj lukto kontraŭ tio, kion ili pretendas estas maljusta distribuado de enspezoj.
  • Antaŭenigi la individuon per implikado de la dungito en procezoj en sia laborejo, antaŭenigi lian profesian kaj edukan ĝeneralan progreson, antaŭenigi la kulturon kaj libertempan kulturon de la dungito kaj lia familio, zorgi pri la sano de la laboristo kaj lia familio, promocii loĝadon, subtenan loĝejon kaj subteni sistemon de interhelpon.

La organiza strukturo redakti

Por efektivigi ĉi tiujn principojn, oni starigis du-brakan organizan strukturon (la administrada kaj konstrua brako de la ekonomio de Histadrut unuflanke, kaj la individua flega brako kaj la sindikato aliflanke). La organiza strukturo ŝanĝiĝis tra la jaroj, sed en ĉiuj jaroj de la Histadrut ĝi havis unuforman bazan strukturon.

Ĉiuj Histadrut-membroj havis la rajton voĉdoni ĉe la ĝenerala konferenco de Histadrut, kiu kunvenis fakte tre malofte kaj laŭ la decidoj de la Plenuma Komitato (Inter 1933 kaj 1942 ne okazis konferenco de Histadrut, nek inter 1949 kaj 1956 kaj inter 1960 kaj 1966). Delegitoj estis elektitaj al la konferenco laŭ partianeco. Je la pinto de ĝia potenco, en la 1970-aj jaroj, la konferenco nombris ĉirkaŭ 1,000 delegitojn. En la komenco, nur la socialismaj partioj estis reprezentitaj en la konferenco, sed kun la paso de la tempo preskaŭ ĉiuj partioj de la israela politika spektro aliĝis al ĝi.

La konferenco elektas la Histadrut-Konsilion, kiu estas la plej alta permanenta organo de la Histadrut en la tempo inter la konferencoj. La konsilio estas la leĝdona organo de la Histadrut, iom kiel parlamento, diskutas principajn temojn kaj elektas membrojn de la revizoraj institucioj, la tribunalon de Histadrut kaj la Apelacia Kortumo. La konsilio ankaŭ elektas la membrojn de la plenuma komitato, laŭ la partia konsisto de la konferenco.

La Plenuma Komitato kunvenis regule kaj estis la ĉefa organo en la ĉiutaga funkciado de la Histadrut. De la Plenuma Komitato estis elektita plenuma organo - nomata La Ordigita Komitato (speco de "registaro"), kun 20 membroj. Ĉiu membro de la plenuma komitato respondecis pri difinita agadkampo (unu el la ŝanĝoj en la reformo de 1994 kaj la starigo de la nova Histadrut estis la transformo de la plenuma komitato en la "Domon de Elektitoj de la Histadrut" kaj la Ordigita komitato en la "Histadrut-gvidado"). La Plenuma Komitato kontrolis ĉiujn Histadrut-instituciojn krom la reviziaj institucioj kaj la tribunaloj. La estro de la Histadrut, kies oficiala titolo estis la ĝenerala sekretario de la Histadrut, estis elektita de la plenuma komitato; Fakte la ĝenerala sekretario estis la prezidanto de la plej granda politika frakcio ĉe la konferenco. La ĝenerala sekretario de la Histadrut estis la estro de la centra komitato kaj la estro de la plenuma komitato.

Samtempe kun la Plenuma Komitato, publikaj reprezentantoj estis elektitaj al lokaj laboristaj konsilioj, kiuj kondukis laboristajn aferojn ĉe la urba nivelo kaj laboris kun la lokaj aŭtoritatoj, interalie respondecis pri kulturaj kluboj, junularaj agadoj en la loka kadro, kaj tiel plu;

La ĝenerala konferenco kaj la membroj de la Histadrut redakti

La ĝenerala konferenco estis elektita de la membroj de Histadrut. Ŝajne, la Histadrut-membroj estis la laboristoj en Eretz Israelo, kaj dungitoj kaj mem-dungitoj, ambaŭ sindikatigitaj en komitatoj kaj mem-dungitoj, kiuj aliĝis individue; sed fakte disvolviĝis je la komenco de la israela ŝtato ke ĉiu membro de la Histadrut-a sansistema fonduso (nomata Klalit, hebrea por Generala) fariĝis membro de la Histadrut. Ĉar Klalit-membreco estis laŭleĝe la defaŭlta opcio de sanservo por grandaj publikoj, kiuj la aliaj privataj kaj profitcelaj sanservoj ne konsentis asekuri (la malfortularoj en la socio kiel: dommastrinoj, novaj enmigrintoj, senlaboristoj, malsanuloj, pensiuloj kaj aliaj), tiele membroj de ĉi tiuj publikoj fariĝis membroj de la Histadrut aŭtomate kun sia sanserva-membreco, kondiĉe de unuforma ĉiumonata impostpago.

La konferencaj elektoj okazas kiel kutime ĉiun kvaran jaron. Ĉiu membro havis egalan rajton voĉdoni ĉe la konferenco (same kiel al la lokaj laboristaj konsilioj). Ĉiu partio havis Histadrut-membroliston, kaj la nombro da delegitoj ĉe la konferenco al ĉiu partio estis determinita per la nombro da voĉoj, kiujn ĉiu partio ricevis en la balotado. Post kiam la deputitoj estis elektitaj, ili kunvenis kaj elektis la funkciulojn de la diversaj institucioj (laŭ intertraktadoj de partia naturo) kaj diskutis principajn temojn.

La Plenuma Komitato redakti

La Plenuma Komitato reprezentis la filion de Histadrut kiu respondecas je individua prizorgo kaj la sindikato. La Plenuma Komitato konsistis el pleno, kiu konsistigis la leĝdonan korpon de la Histadrut kaj filioj.

La plej centra filio estis la sindikata filio, kiu fakte konsistigis la brakon de la Histadrut kiel la ĉefa sindikato. Sub la sindikata filio, la sindikatoj estis administrataj kaj la laboristaj komitatoj en la israela ekonomio estis nomumitaj. La filio funkciis en la kampoj de leĝaro, gvidlinioj pri laboraj rilatoj (ĉefe gvidlinioj pri aranĝoj por solvi labordisputojn kaj strikojn), profesia progresado, sekureco kaj sano en la laborejoj, laboro de virinoj kaj junulara laboro, kaj simile.

Aliaj sekcioj de la Plenuma Komitato traktis la sportan asocion Hapoel; En pensiaj fondusoj kaj provizoraj fondusoj; En la junulara movado "Laboranta kaj Lernanta Junularo"; En kulturo kaj edukado (inkluzive la publikigon de eldonejo Am ​​Oved kaj gazeto Davar); En protekto de konsumantoj (kontrolo de ĉiutagaĵaj prezoj); Internaciaj rilatoj kun aliaj socialismaj, sindikataj kaj kooperativaj organizoj; Provizo de leĝa konsilado al membroj de Histadrut; Enmigradsorbado; Esplorado kaj pli.

La financan agadon de la Plenuma Komitato efektivigis la Imposta Buroo, kiu kolektis membrokotizojn de Histadrut-membroj ("uniforma imposto"), kaj organizan imposton de tiuj, kiuj ne estas membroj de Laborista Dunganta Organizo (Hevrat HaOvdim, la dunganto de ĉiuj dungitoj de la Histadrut kaj de sia entreprenoj), sed estas submetitaj al kolektiva interkonsento aŭ pligrandiga ordo kondiĉanta ĉi tiun deprenon. Flanka agado de la imposta buroo estis la elsendo de la membrokarto (la "Ruĝa Libreto") al membroj, kiuj pagis siajn impostojn.

Krome, kadre de la Plenuma Komitato, la memadministraj fakoj de Histadrut funkciis kiel iu ajn organo riĉa je rimedoj kaj laborforto.

Laborista Dunganta Kompanio, Hevrat HaOvdim redakti

Submetita al la Plenuma Komitato (kaj teorie samtempe, ĉar la ĝenerala sekretario de la Histadrut estis la estro de ambaŭ korpoj), la administrado de la dua branĉo de la Histadrut, la administracio kaj konstrua brako de la Histadrut-ekonomio, estis la administrado de la laborista dunganta kompanio.

La laborista dunganta kompanio estis la ombrela organizo por la administrado de la Histadrut-ekonomio kaj fakte reprezentis la principon de kunlaboro laŭ kiu la laboristoj, la membroj de la Histadrut, estas la posedantoj de la fabrikoj kaj la produktadrimedoj en kiuj ili estas dungita. Fakte la laborista kompanio estis potenca dunganto, kiu regis grandajn partojn de la israela ekonomio ĝis la 1980-aj jaroj. Krome, la laborista kompanio estas posedis la financajn rimedojn de Histadrut, estrata ĉefe la bankon, Hapoalim.

La organo, kiu administras la laboristan societon, estis la sekretariejo de la laborista socio, nomumita de la plenuma komitato. La sekretariejo nombris 61 membrojn kaj estis gvidita de la ĝenerala sekretario de la Histadrut mem.

Referencoj redakti