David HILBERMAN (18a de decembro 1911 – 5a de julio 2007) estis usona animaciisto kaj unu el la fondintoj de la klasika animacio de la 1940-aj jaroj. Kiel plinoviginto de la animacia industrio, li kunfondis United Productions of America (UPA).[1][2]

David Hilberman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1911 (1911-12-18)
en Klevlando
Morto 5-an de julio 2007 (2007-07-05) (95-jaraĝa)
en Palo Alto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Okupo
Okupo animaciisto • layout artist
vdr

En 1932 li veturis kun amikoj al Rusio, kie estis naskiĝintaj iliaj gepatroj. Li restis ses monatojn en Leningrado, laboris en teatro kaj studis scenaron kaj arton. Malkapabla paroli rusan kaj konsiderante rusojn tro dogmemaj, li revenis al Klivlando. Li estis dungita de Walt Disney Company kaj laboris kun Bill Tytla por la scenoj de nanoj en Snow White and the Seven Dwarfs.

En 1947 la Kontraŭmalusona Komitato kunsidis en Holivudo. Walt Disney akuzis pro striko komunistajn agitistojn anstataŭ agnoski malregulaĵojn en la financoj de sia studio. Disney donis nomojn de kelkaj artistoj, kiel Hilberman kiel komunistoj.

Notoj redakti

  1. Lenburg, Jeff: Who’s Who in Animated Cartoons, 2006, p 138
  2. Cohen, Karl in Cartoons: the international journal of animation, vol. 3, issue 2, 2007