En naŭtiko, davito[1] (angle davit) estas aparato, uzata por surakvigi boaton aŭ enakvigi ankron el ŝipo.[2]:10–17

Boato surakvigata de davitoj el ŝipo

Priskribo

redakti

Davito estas uzata por diversaj celoj. Ofte, oni uzas daviton por surakvigi savboatojn el sinkanta ŝipo. Oni ankaŭ uzas daviton por enakvigi tre pezan ankron ne facile ĵeteblan. Davito estas ankaŭ uzata por savi homon flosantan sur akvo.

Referencoj

redakti
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: davit/o
  2. Hayler, William B.. (2003) American Merchant Seaman’s Manual (angle). Cornell Maritime Press.

Eksteraj ligiloj

redakti