Naŭtiko[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV estas la arto de navigacio respektive de navigado. Temas do pri la arto direktigi vojaĝon per tiucela veturilo sur maro, lagoj aŭ riveroj, sub la akvosurfaco, en la aero de la tera orbito aŭ en la kosmo, kaj orientiĝi pri la pozicio de la veturilo. La vorto en pluraj eŭropaj lingvoj, ekzemple la itala (nautica) aŭ germana (Nautik) ekestis en la dua duono de la 18-a jarcento, surbaze de la greka vorto Ναυτική (naŭtike). Naŭtikaj laboriloj estas ekzemple kvadranto, sekstanto, pli moderne eĥosondiloradaro. Naŭtika almanako estas jarlibro entenanta astronomiajn, tajdajn kaj aliajn informojn por navigantoj.

kvadranto de Hevelius, ĉirkaŭ la jaro 1644

Referencoj redakti

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 728