Dehesa de Romanos [deEsa deroMAnos] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj precize al la subkomarko La Ojeda. La loknomo Dehesa de Romanos povas esti komprenata etimologie kiel Malferma Arbaro de Romanoj, alude al nordaj hispanromanoj kiel reloĝantoj, kontraste al sudaj mozaraboj, reloĝantoj de aliaj apudaj lokoj.

Dehesa de Romanos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34406
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 4° 26′ U (mapo)42.641388888889-4.4322222222222Koordinatoj: 42° 38′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 941 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Dehesa de Romanos (Provinco Palencio)
Dehesa de Romanos (Provinco Palencio)
DEC
Dehesa de Romanos
Dehesa de Romanos
Situo de Dehesa de Romanos
Dehesa de Romanos (Hispanio)
Dehesa de Romanos (Hispanio)
DEC
Dehesa de Romanos
Dehesa de Romanos
Situo de Dehesa de Romanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dehesa de Romanos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 170 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 86 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fare de nordanoj, kio estas tialo por la nomo Romanos, kaj tiel ĝi estis menciita en don-dokumento de fino de la 12-a jarcento fare de Alfonso la 7-a. En la teritorio de Dehesa de Romanos estis iam mezepoka setlejo nome Miranda, kun la signifo de rigardejo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo de Sankta Eŭgenia, la preĝejo de Sankta Marteno kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti