Dekdu-tabela leĝaro

(Alidirektita el Dekdu-tabula leĝo)

La Dekdu-tabela leĝaro aŭ la leĝo[j] de 12 Tabeloj[1] estas la plej valora memoraĵo de la romia juro, el la mezo de la 5-a jarcento a.K.

Estas du latinaj nomoj de ĉi tiu kodekso:

  1. «Duodecim tabularum leges» (plurnombra leĝoj)
  2. «Lex duodecim tabularum» (ununombra leĝo).

Fakte temas pri leĝaro, kaj tiu vorto ĝuste esprimas ambaŭ ideojn de la terminoj: ĝi estas aro da pluraj leĝoj; kaj ĝi prezentas unu tuton da antikva Roma juro.

HistorioRedakti

Laŭ la romia tradicio, oni suspendis en 451 a.K. la kutiman, „konstitucian" ordon, do oni nomumis anstataŭ la konsuloj dek aŭtoritatajn patriciojn (decemviri legibus scribundis consulari imperio), kies tasko estis surskribo de la leĝoj. En la unua jaro pretiĝis dek tabeloj. En 450 a.K. enoficiĝis alia dekopo (tion pridubas kelkaj historiistoj) kaj oni pretigis plian du tabelojn. Ili kondutis sin poste kiel tiranoj kaj provis pluigi sian regadon, sed la popolo de Romo ribelis kontraŭ ili kaj restarigis la malnovan ordon.

En la tradicio multas la senbazaj detaloj, sed la leĝaro mem estas fidebla kaj la dato de estiĝo estas menciita en verko de Ovidio „Fasti". La leĝtabeloj estis videblaj publike ĝis ĉ. 390 a.K., sed ili neniiĝis dum la gaŭla atako. Oni freŝigis poste la tekston lingve, sed ĝi konservis iom da arkaikeco.

Laŭ Cicerono, la infanoj devis parkere scii la leĝojn. Ties kono estis tiel ĝenerala en la imperiestra epoko, ke teksto de la leĝoj estis pendigita sur foiro de Kartago en 254.

EnhavoRedakti

Oni povas vidi la efikon de la pli fruaj grekaj leĝoj – tiel leĝoj de Solono – kaj de aliaj antikvaj orientaj jurfontoj. Ties principo prezentas epokon, kiam limo de la antikva Romio estis la urbomuro kaj la teritorio trans la Tibero estis jam eksterlando. La leĝaro entenas multajn religiajn sankciumojn (ekz‑e, ofero de virŝafo okaze de hazarda murdo), kio indikas, ke tiutempe la juro ne disiĝis forte de la religio. La leĝo provis certigi ordon de la „riĉuloj" super la „malriĉuloj" (plebo), sed samtempe montris grandan elastecon, ĉar oni kalkulis je ŝanĝiĝo de la leĝoteksto: proklamis, ke tiu rezolucio estas leĝforta, kiun la popolo lastafoje akceptis.

Eksteraj ligilojRedakti

  1. NPIV, artikolo tabelo.