Politika dekstro

(Alidirektita el Dekstro (politiko))

En politiko, dekstro estas termino kutime uzata por indiki ĉiujn politikajn tendencojn kiuj havas konserveman ideologion. Oni distingas ĝin de la ceteraj kategorioj: maldekstro kaj centro. Ĉiu el tiuj grupoj havas proprajn ideologion kaj prioritatojn.

Deveno de la nomo redakti

Tiu nommaniero originas de la periodo de la revolucio de 1789, kiam reprezentantoj de nobelaro, aristokratio kaj klerikoj okupis dekstran flankon de parlamentejo, kaj la maldekstran politikistoj postulantaj sociajn kaj politikajn ŝanĝojn (maldekstro).

Dum la tuta 19-a jarcento la difino estis asociata kun konservemaj grupiĝoj, batalantaj por pludaŭro de feŭdaj privilegioj, kaj kontraŭaj al progresaj sociaj movadoj.

Vidu ankaŭ redakti