Okavanga Delto

granda interna delto formata de la rivero Okavango
(Alidirektita el Delto de Okavango)

La Okavanga Delto (Delto de OkavangoOkavanga Marĉo), en Bocvano, estas granda interna delto, formata kie la rivero Okavango atingas tektonan depresion en la centra parto de la senelflua baseno de Kalaharo. Ĉioma akvo atinganta la Delton estas finfine vaporata kaj transpirata, kaj ne fluas al maro, kio faras el tiu delto eksterordinaran kazon. Ĉiu jare proksimume 11 km³ el akvo etendas super la areo de 6,000-15,000 km². Kelkaj inundoj fluas al la lago Ngami.[1] La Moremia Ĉasrezervejo, nacia parko, etendas tra la orienta flanko de la Delto.

Okavanga Delto
Natura regiono
riverdeltoakvejofluanta akvejo • inland delta [+]

LandoBocvano

- koordinatoj19° 24′ 0″ S, 22° 54′ 0″ O (mapo)-19.422.9Koordinatoj: 19° 24′ 0″ S, 22° 54′ 0″ O (mapo)
Areo20 235,9 km² (2 023 590 ha) [+]


Okavanga Delto (Tero)
Okavanga Delto (Tero)
Mapo de la delto

Okavanga Delto (Bocvano)
Okavanga Delto (Bocvano)
DEC
Okavanga Delto
Okavanga Delto

Map
Okavanga Delto
Vikimedia Komunejo:  Okavango Delta [+]
vdr
ipa regiono de la Okavanga Delto, kun liberaj kanaloj kaj lagoj, marĉoj kaj insuloj
stepaj zebroj en la Okavanga Delto

Tiu areo estis iam parto de la lago Makgadikgadi, iama lago kiu sekiĝis ĉefe dum la komenca Holoceno. Kvankam la Okavanga Delto estas amplekse konsiderata kiel la plej granda interna delto en la mondo, tio ne pravas fakte. Nur en Afriko estas du pli grandaj similaj geologicaj elementoj - nome la saharaj inunditaj herbejoj (Sudd) ĉe la Nilo en Sud-Sudano, kaj la Interna Niĝerdelto en Malio [2].

Bildo de NASA pri la Okavanga Delto, kun ŝtataj limoj markitaj.

Referencoj redakti

  1. Cecil Keen. 1997
  2. T.S. McCarthy. 1993. The great inland deltas of Africa, Journal of African Earth Sciences, vol. 17, no. 3, pp. 275-291

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

19° 15′ S 22° 45′ O / 19.250 °S, 22.750 °O / -19.250; 22.750 (mapo)