Denta formulo estas kutima formo de priskribo de dentiĝo de mamuloj. Ĉiu mamulo havas de unu ĝis kvar apartajn tipojn de dentoj, kiuj aranĝiĝas je difinita maniero sur iliaj makzeloj. Do, entute estas kvar tipoj de dentoj, troveblaj en mamuloj: incizivoj, kaninoj, antaŭmolaroj kaj molaroj. Multaj mamuloj havas ne ĉiujn tiujn tipojn, kaj en kelkaj specioj dentoj estas tute ne apartigeblaj. Tiuj lastaj nomiĝas homodontoj ("samdentuloj", ĉar ĉiuj dentoj de ili estas pli-malpli la samaj). Ekzemple, monotremoj, ksenartroj, pangolinoj kaj cetacoj estas homodontaj.

Dentiĝo de homa supra makzelo.

La dentoformulo karakterizas la mamulan dentaron. Por la priskribo de la dentaro oni uzas la komencliteron de la latina nomo:

  • i incizivo (tranĉodento) (dentēs incisīvī)
  • c kanino (kojnodento) (dentēs canīnī)
  • p premolaro (dentēs praemolārēs)
  • m molaro (dentēs molārēs)

Absoluta plimulto de mamuloj havas genetike fiksitan nombron de dentoj kaj nombron de ĉiu tipo de dentoj. Ĉar la makzeloj estas simetriaj, oni povas oportune priskribi nur duonon de ĉiu makzelo, komencante de la centro. Plej kutime oni markas ĉiun denton per litero (I por incizivo, C por kanino, P por antaŭmolaro kaj M por molaro) kaj orda numero. Ekzemple, homoj havas du incizivojn (I1 kaj I2), unu kaninon (C1), du antaŭmolarojn (P3 kaj P4) kaj tri molarojn (M1, M2, kaj M3). Kiam oni decidas rapide priskribi strukturon de makzelo de iu animalo, oni ne bezonas literojn kaj povas simple skribi nombrojn de dentoj de ĉiu tipo, apartigitajn per punktoj en la maniero I.C.P.M: 2.1.2.3

Oni karakterizas la nombron de la dentoj per frakcio, kie la supraj ciferoj montras la dentonombron de la supera makzelo kaj la subaj nombroj montras tiun de la suba makzelo. Ĉar la nombro de la dentoj estas la sama ambaŭflanke, pro tio oni uzas en la formulo nur la prezenton de unu flanko. La formulo komenciĝas ĉiam per la tranĉodentoj.

Ĉar multaj animaloj havas malsaman nombron de dentoj sur supraj kaj malsupraj makzeloj, oni skribas la formuloj por ili en la maniero de matematika frakcio: formulo de supra makzelo estas super la lineo kaj formulo de malsupra makzelo estas sub ĝi. Do, plena denta formulo por plenkreskaj homoj estas =32. Por katoj la formulo estas , por pandoj ĝi estas [1] ktp.

Se iu tipo de dentoj mankas en iu animalo, oni kutime skribas nulon en ĝia loko. Ekzemple, denta formulo por kunikloj estas [2], ĉar ĉe ili mankax kaninoj. Rodentoj, kiuj nur havas incezivojn kaj molarojn, havas formulon [3]. Tamen, oni kutime preterlasas la lastajn nulojn en la formulo, ĉar estas facile diveni, ke se en la formulo estas nur tri numeroj, do sur tiu makzelo mankas molaroj, se nur du - mankas ambaŭ molaroj kaj antaŭmolaroj ktp. Se iu animalo estas homodonto, oni povas skribi nur unu numeron super kaj unu numeron sub la lineo. Ekzemple, por homodonta dazipo la formulo estas . Se nombro de iu tipo de dento varias de individuo al individuo, oni skribas maksimuman kaj minimuman valoron apartigante ilin per haltostreko. Ekzemple, por bradipoj la formulo estas , ĉar ili havas de 8 ĝis 10 dentojn sur malsupra makzelo, depende de la individuo. Alternative, oni povas skribi plej kutiman nombron kaj pli malkutiman varion apude in la parentezoj. Do, saman formulon por bradipo oni povas skribi kiel .

La dentoformulo de la bovo: La 2 nuloj en la formulo montras, ke la bovoj ne havas incizivon kaj kaninon en la supra makzelo.

Multaj specioj de mamuloj havas du arojn de dentoj: laktodentojn, kiuj aperas en infaneco kaj elfalas dum kresko, kaj plenkreskajn dentojn. Formuloj de tiuj aroj ofte estas malsamaj. Ekzemple, por homoj laktodenta formulo estas , ĉar en homa laktodentaro mankas molaroj. Por ĉevaloj laktodenta formulo estas kaj plenkreska denta formulo estas .[4]

Maksimuma denta formulo (t.e. formulo kun plej granda ebla nombro de ĉiu denta tipo) por placentuloj estas . Marsupiuloj kutime havas pli da dentojn. Ekzemple, por oposumo la formulo estas .

Referencoj redakti