Denvera Bestoĝardeno

Denvera Bestoĝardeno aŭ en angla Denver Zoo estas instalaĵo de 32 ha situanta en la Urba Parko de Denvero (Koloradio), Usono. Fondita en 1896, ĝi apartenas al la urbo kaj kantono Denver kaj ricevas financon parte de Scientific and Cultural Facilities District (SCFD). Ĝi estis la plej populara paga allogaĵo en la Denvera metropolita areo en 2005.[1]

Denvera Bestoĝardeno
bestoĝardeno [+]

LandoUsono
Koordinatoj39° 45′ 0″ N, 104° 57′ 0″ U (mapo)39.75-104.95Koordinatoj: 39° 45′ 0″ N, 104° 57′ 0″ U (mapo)

Denvera Bestoĝardeno (Koloradio)
Denvera Bestoĝardeno (Koloradio)
DEC
Lokigo de Koloradio en Usono
Map
Denvera Bestoĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Denver Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Anglalingva mapo de la Denvera Bestoĝardeno
impreso el la zoo
en la elefanta medio

Ĝi startis kun la donado de orfa Amerika nigra urso. Kun la konstruo de la Bear Mountain (Ursomonto), ĝi iĝis la unua bestoĝardeno en Usono kiu uzis naturmediajn ejojn pli ol kaĝoj kun kradoj.[2] Ĝi etendis tiun koncepton pere de la Primate Panorama (simia pejzaĝo) kun malfermaj areoj por simioj, kaj la Predator Ridge (predomonto), kiu havas tri separatajn areojn tra kiuj animaloj rotacias por ke la koincidaj orodoj havigu median pliriĉigon. La Toyota Elephant Passage (kiu malfermis la 1an de Junio 2012) estas dividita en kvin areoj por rotacii variajn speciojn.

La Denvera Bestoĝardeno estas agnoskita de la (usona) Association of Zoos and Aquariums (AZA) kaj estas ankaŭ membro de World Association of Zoos and Aquariums (WAZA). En 2009, ĝi atingis kvalitan kodon ISO 14001. La Zoo malfermiĝas ĉiutage je 10:00 a.m.[3]

Notoj redakti

  1. Kelley, Joanne, "Destination: Denver (Record number of overnight visitors came to city in 2005)", Rocky Mountain News, 21an de Junio, 2006, paĝo 1B. Kontrolita 3an de Junio, 2012. Arkivigite je 2014-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-11. Alirita 2014-02-08.
  2. History. denverzoo.org. Denver Zoological Society. Arkivita el la originalo je 2009-12-31. Alirita 1a Februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-31. Alirita 2014-02-08.
  3. Denver Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-10-25. Alirita 2022-10-25.

Bibliografio redakti

  • Etter, Carolyn & Don (1995). The Denver Zoo: a Centennial History. Boulder, Colorado: Roberts Rinehart Publishers. ISBN 9781570980398.