Departementa domo (Nyíregyháza)

La Departementa domo estas historia monumento en Nyíregyháza, laŭ placo en la urbomezo.

Departementa domo en Nyíregyháza

Historio redakti

Nyíregyháza en 1876 ricevis la rajton pri administrado de la departemento. En la sekvaj jaroj nur en provizora domo okazis la administrado. En la jaroj 1891 kaj 1892 estis konstruita la departementa domo de Nyíregyháza laŭ projekto de Ignác Alpár. En 1908 en la kunsida ĉambro fajro okazis. En 1927 la domego pligrandiĝis kun nova alo. En la 1980-aj jaroj la konstruaĵo plene renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa departementa domo (kun keloj) situas inter aliaj domoj. Escepte la enirejon antaŭ la konstruaĵo malgranda antaŭĝardeno etendiĝas. En la fasado en niĉoj estas videblaj skulptaĵoj (2 metrojn altajn) pri tribestro Szabolcs kaj Stefano la 1-a (Hungario). La skulptisto estis Ede Kallós. Meze funkcias la ĉefenirejo, pli supre en la unua etaĝo balkono kun 4 kolonoj etendiĝas. La plej supre blazono de la departemento estas videbla. Flanke aloj aliĝas al la konstruaĵo, ankaŭ la aloj havas enirejojn. En la ornamkorto skulptaĵoj pri ĉefministroj Menyhért Lónyay kaj Miklós Kállay estas videblaj.

Fontoj redakti