Departementa domo (Székesfehérvár)

La Departementa domo estas impona klasikisma historia monumento en Székesfehérvár.

Departementa domo en Székesfehérvár

Historio redakti

La unua konata departementa domo en Székesfehérvár estis farita en la 1730-aj jaroj el unuetaĝa baroka loĝdomo (nun jam muzeo). La hodiaŭa departementa domo konstruiĝis inter 1807 kaj 1812. La ĉefa arkitekto estis Mihály Pollack. En la keloj ĝis 1901 prizono funkciis.

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa departementa domo situas sola laŭ la trotuaro kaj formas U-majusklon, sed estas ankaŭ aliĝanta L-majuskla teretaĝa alo. En mezo de la fasado estas rizalito kun 6 kvadrataj kolonoj. La meza aperturo estas pli larĝa, ol la ceteraj. Plej supre timpano estas videbla. Interne la ornama marmora ŝtuparejo estas dekstre. En la unua etaĝo troviĝas la ornamĉambro, kiu etendiĝas laŭ alto ĝis plafono de la dua etaĝo.

Fontoj redakti