Miogalo
(Alidirektita el Desmanini)
Miogalo[1] estas muzelpinta kaj senharvosta akvema insektovorulo de la tribo Desmanini (konsiderata ankaŭ subfamilio, Desmaninae aŭ Desmanenoj), kiu apartenas al unu el du specioj en Eŭrazio de la familio Talpedoj, Talpidae.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
2 genroj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiu tribo konsistas el du monotipaj genroj de duonakvemaj insektovorulo kiuj troviĝas en tre foraj areoj de Eŭropo: nome en Rusio kaj en Iberio. Ambaŭ specioj estas konsiderataj populacie vundeblaj. Miogaloj estis multe pli diversaj dum la Mioceno kiam estis unu genro, nome Gaillardia, en Nordameriko.[2]
Taksonoj
redaktiLa listo de specioj estas la jenaj:
- Genro Desmana
- Rusia miogalo (D. moschata)
- Genro Galemys
- Pirenea miogalo (G. pyrenaicus)
Notoj
redakti- ↑ PIV NPIV Alirita la 3an de Julio 2021.
- ↑ Martin, James E. (2017). "A rare occurrence of the fossil water mole Gaillardia (Desmanini, Talpidae) from the Neogene in North America" (PDF). Proceedings of the South Dakota Academy of Science. 96: 95–98.