Desubismo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Desubismo estas la kredo, ke oni povas atingi la finan venkon (do la ĝeneralan enkondukon de Esperanto) per disvastigo de Esperanto inter individuoj, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desuprismo, kiu volas disvastigi Esperanton per decidoj de politikistoj.

EkzemplojRedakti

Kiam loka Esperanto-klubo en sia ejo organizas kurson de la internacia lingvo, tio estas ekzemplo de desubisma agado. Rezulte de la kurso la kvanto de E-parolantoj multiĝos — kaj per tio la Esperanto-komunumo kaj eble ankaŭ la movado plifortiĝos.

Desubisma agado povas alporti tre bonajn rezultojn. En certaj historiaj periodoj ĝi eĉ estis la sola ebla agadformo, nome kiam ŝtato tute kontraŭis Esperanton (kiel ekzemple en Sovet-Unio dum post-stalinisma epoko, de proksimume 1954 ĝis la Perestrojko).

Desubismo koncepte emfazas la valoron de la agado de individuoj aŭ de loka asocio, ĉefe ĉe la baznivelo de Esperanta laboro. Kadre de desubismo, Esperantistoj aranĝas kursojn, starigas ekpoziciojn, parolas ĉe loka radio, prelegas en diversaj lokoj, partoprenas prelegvojaĝon, muntas budon en lingva foiro, starigas Lingvajn Festivalojn, invitas al semajnfina staĝo, provas konvinki kolegojn pri Esperanto, kaj eĉ membrigas ilin en la Universala Esperanto-Asocio. La kadro de tiaj aranĝoj estas la urbo kaj eĉ la kvartalo, depende de la lokaj cirkonstancoj. Kaj la mezuro de la sukceso estas la nombro da homoj kiuj sukcese lernas Esperanton, kaj poste utiligas ĝin.

Desubismo jam portis siajn fruktojn, kiel bone montris la ekzemploj de Madrido, Berlino kaj Budapeŝto en la okdekaj jaroj, kaj en pli nuntempaj ekzemploj, la grandaj Lingvaj Festivaloj en Francio, Rusio kaj Ĉinio. Ĉirkaŭ la ideo de desubismo kuŝas la nocio ke ni faras kaj faras, kaj tiu farado efektive kaj nature altiras homojn al la Esperanto-Movado. Per desubismo, iasence ni montras, ke Esperanto estas pli ol nura ideo sur papero. Tiu montro poste povas esti utiligata desuprisme, ĉar sukcesoj ĉe la bazo estas pruvetoj ke la projekto Esperanto funkcias. La du filozofioj pri agado interrilatas kaj interhelpas.

Sed por sukcese profiti de desubismo kaj por porti fruktojn al la desuprisma nivelo, ni finfine bezonas bone organizitajn, lokajn movadojn. Ni bezonas sukcesajn esperantantajn URBOJN. Ne nur en Budapeŝto, Berlino kaj Herzberg, sed en centoj kaj miloj da urboj tra la kvin kontinentoj. La rapidmanĝejoj kiel McDonalds bone konas la principojn: Unue, science, arte kaj praktike dezajni kaj munti unu modelan restoracion kiu bone funkcias, kaj poste lerni reprodukti tiun modelon, kun la necesaj kulturaj ŝanĝoj, en alia urbo, en aliaj urboj, en alia lando kaj en aliaj landoj. Ĉu nia ideo ne estas pli valora ol rapidrestoracio, kaj ne meritas plene funkcii en ĉiaj urboj? (teksto kopiita de Dennis Keefe )

Vidu ankaŭRedakti