Detonacio laŭ la difino de Plena Ilustrita Vortaro laŭ faka lingvaĵo de ĥemio, sed ankaŭ de artilerio estas "subita eksplodo", "estigante premondon de tre granda rapido (de 1 ĝis 8 kilometroj/sekundo) kun tre mallongdaŭra bruo" (knalo).[1]

Detonacio de TNT dum testo en Havajo, kaj ŝokondo

Rilate al tio,[1]

  • detonaciigilo estas parto de municio, bombo aŭ similaĵo, servanta por detonaciigi la eksplodaĵon (komparu ankaŭ la terminon prajmo),
  • detonaciivo estas la kapablo detonacii, kaj
  • antidetonacianto estas substanco, miksita kun alia eksplodema substanco por malpliigi ties detonaciivon. Ekzemple antidetonaciantoj estas aldonitaj al la benzino de eksplodmotoroj.

Rilataj temoj

redakti

Referencoj

redakti