Deutsch-Soziale Union
eksa novnazia partio en Okcidenta Germanio
Deutsch-Soziale Union (DSU), laŭvorte Germana Sociala Unio, estis germana etpartio de dekstra ekstremismo kiun establis Otto Strasser.
Ĉi tiu fine de la 1920-aj jaroj gvidis la nekapitalisman, socialrevolucian alon de NSDAP (kp. Straserismon). Fondodato estis en la 17-a de junio 1956 en Miltenberg. La partia neniiĝo venis jam en la 25-a de majo 1962. Sed la partio dum balotoj ne havis sukcesojn. En 1960 oni elektis partiestron Johann Löw, dume Strasser iĝis honora prezidanto. La malantaŭsekvinto Erhard Kliese fondis en 1962 kun dissplitiĝintoj la novan partion Unabhängige Arbeiter-Partei.
Literaturo
redakti- Richard Stöss: "Die Deutsch-Soziale Union." Ĉe: R. Stöss (eld.): Parteienhandbuch. Die Parteien der Bundesrepublik Deutschland 1945–1980. Opladen 1986, p. 1243 ss.
- raportoj antaŭparlamentaj fare de la Ministerio pri internaj aferoj de Nordrejn-Vestfalio pri dekstraj ekstremismuloj en 1963 (Berichte des Innenministeriums von NRW an den Landtag oder Landesbehörden 1963, p.13)