Miltenberg

komunumo en Bavario, Germanio

Miltenberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miltenberg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9566 loĝantojn. La urba teritorio situas ĉe la rivero Majno iom sude de Aschaffenburg, en la nordokcidento de Bavario.

Miltenberg
Blazono
Miltenberg (Germanio)
Miltenberg (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Miltenberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09371
Poŝtkodo 63897
Aŭtomobila kodo MIL
Oficiala Municipokodo 09676139
Politiko
Komunumestro Helmut Demel
Partio de komunumestro Liberale Miltenberger
Adreso de la administrejo Engelplatz 69
Demografio
Loĝantaro 9566 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 42′ N, 9° 16′ O (mapo)49.7038888888899.2644444444444Koordinatoj: 49° 42′ N, 9° 16′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 129 m
Areo 60,18 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-miltenberg.de
vdr

Historio redakti

 
Historia malnova urbo kaj fortikaĵo Mildenburg

Proksime de la hodiaŭa Miltenberg antaŭ dumil jaroj la romiaj limaj fortikaĵoj, kiuj apartigis la romian imperion okcidente kaj ĝermana teritorion oriente, atingis la riveron Majno, kiu de tie norden konsistigis la naturan limon inter Romio kaj Ĝermanio. La restoj de du romiaj fortikaĵoj troviĝas inter Miltenberg kaj la najbara komunumo Bürgstadt unuflanke kaj Miltenberg kaj la najbara Kleinheubach aliflanke.

Protektite de la fortikaĵo Mildenburg, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1200, la urbo evoluis. Dum 1237 ĝi unuafoje skribe menciiĝas. Jam dum la mezepoko la Miltenberga sabloŝtono estis aprezate konstrua materialo. En la ĉirkaŭaj arbaroj oni tranĉis ŝtonojn kaj formis el ili muelejajn ŝtonojn aŭ kolonojn. Ĝis la jaro 1803 la urbo apartenis al la episkopejo kaj korona princejo Majenco (Mainz). La majenca rado en la urba blazono ankoraŭ nuntempe estas signo de tio. Poste dum tri jaroj ĝi apartenis al la princejo de Leiningen, poste dum kvar jaroj al la princejo de Baden, kaj pliajn ses jarojn al la granda princejo Hesio-Darmstadt. Ekde 1816 kaj ĝis hodiaŭ ĝi apartenas al Bavario.

El la Miltenberga sabloŝtono oni interalie skulptis kolonojn por la katedralo de Majenco. Unu el ili nuntempe staras meze de la katedrala placo de Majenco, kun signo kiu klarigas pri la deveno el Miltenberg.

La urbo havas belan mezepokan urbocentron kun multaj historiaj trabfakaj domoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Hotelo Riesen

Vidindas la fortikaĵo Mildenburg, la historia malnova urbo kun la merkata placo "Schnatterloch", la hotelo Zum Riesen (unu el la plej malnovaj gastejoj de Germanio, eble la plej malnova), la frumezepoka urbodomo, la pordegoj Würzburger kaj Mainzer Tor, plus historiaj lokoj en la ĉirkaŭaj arbaroj.

Dum la jaro 1985, tio nur flanke, grupo de 30 junaj esperantistoj de la TEJO-sekcio BEMI, bicikle survoje inter la Junulara kaj la Universala Kongresoj de Esperanto (de Eringerfeld ĉe Paderborn al Augsburg) tranoktis en la ĵus renovigita frumezepoka urbodomo. La urbestro aparte deziris tiun lokon por tranoktado, ĉar li opiniis ĝin aparte etosa, sed samtempe timeme petis, ke nenio skrapu la valorajn murojn. Kompreneble nenio okazis, kaj la gastado estis aparte etosa.

Regulaj urbaj eventoj redakti

  • Dum la unua semajnfino de julio okazas la Malnovurba Festo. Pliaj informoj germanlingvaj sur la retaj paĝoj www.historisches-miltenberg.de.
  • La lastan semajnfinon de aŭgusto komenciĝas la kermeso Michaelismesse, la plej granda publika festo de la regiono.

Eksteraj ligiloj redakti