Distrikto Miltenberg
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Malsupra Frankonio |
administra sidejo: | Miltenberg |
areo: | 715 km² |
loĝantoj: | 128 743 (fine de decembro 2019) |
Aŭtokodo: | MIL |
Municipokodo: | 09676 |
Komunumoj: | 32 |
Administreja adreso: | Brückenstraße 2 63897 Miltenberg |
Retejo: | www.landkreis-miltenberg.de |
Situo ene de Bavario | |
![]() |
La germana distrikto Miltenberg situas ambaŭflanke de la rivero Majno en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de Bavario. Sur la distrikta areo de 715 km² fine de decembro 2019 loĝis 128 743 homoj; do meznombre 179 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Norde najbaras la distrikto kaj urbo de Aschaffenburg, oriente la distrikto Main-Spessart kaj la baden-virtemberga distrikto Main-Tauber, sude la same baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald kaj okcidente la hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg.
Trafiko redakti
Plej grava strato de la regiono estas la federacia strato B 469, kiu de sudo al nordo gvidas al la aŭtoŝoseo A3 kaj ligas la distrikton al la ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno kaj ĉirkaŭaĵo. Pliaj gravaj vojoj estas la stratoj B 47, kiu okcidente gvidas al Michelstadt kaj Worms, kaj B 426, kiu okcidente gvidas al Höchst im Odenwald kaj Darmstadt.
Fervoja linio konektas kun la urbo Aschaffenburg, kaj la rivero Majno helpe de kanalo inter Majno kaj Danubo ligas la riverojn Rejno inter Svisio kaj Nederlando kaj Danubo inter suda Germanio kaj Rumanio.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti
En la distrikto troviĝas sep urboj (inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019):
- Amorbach (3971),
- Erlenbach am Main (10 258),
- Klingenberg am Main (6150),
- Miltenberg (9304),
- Obernburg am Main (8659),
- Stadtprozelten (1539) kaj
- Wörth am Main (4706).
La plej grandaj inter la kromaj 19 komunumoj estas:
- Elsenfeld (9138),
- Großheubach (5079),
- Kleinwallstadt (5724),
- Mömlingen (4889) kaj
- Sulzbach am Main (7290).
Eksteraj ligiloj redakti
-
Amorbach -
Miltenberg -
Hotelo Riesen en Miltenberg -
Klingenberg