Obernburg
Obernburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la nordo de la distrikto Miltenberg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8801 loĝantojn. La teritorio situas en la nordokcidento de Bavario, iom sude de Aschaffenburg, borde de la rivero Majno kaj la odenvalda rivereto Mümling, kiu tie enfluas la Majnon.
Obernburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | |||||
Distrikto | Distrikto Miltenberg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06022 | |||||
Poŝtkodo | 63785 | |||||
Aŭtomobila kodo | MIL | |||||
Oficiala Municipokodo | 09676145 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dietmar Fieger | |||||
Partio de komunumestro | CSU | |||||
Adreso de la administrejo | Römerstraße 62–64 63785 Obernburg a.Main | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8801 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 50′ N, 9° 8′ O (mapo)49.849.1413888888889Koordinatoj: 49° 50′ N, 9° 8′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 127 m | |||||
Areo | 24,83 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.obernburg.de | |||||
Historio
redaktiInter la jaroj 83 kaj 85 post Kristo la romia armeo starigis la fortikaĵon Nemaninga okcidente de la Majno, por sekurigi ĉi tie la limon inter la romia imperio okcidente kaj ĝermana teritorio oriente. La malnova urbo de Obernburg ankoraŭ nun reflektas la fortikaĵajn fundamentojn. Dum la jaroj 259 kaj 260 la ĝermana tribo de Alemanoj venkis la fortikaĵon, sed la loko restis loĝata ankaŭ post la retiriĝo de la romianoj kaj la posta disfalo de la romia imperio. Dum 1313 la urbo ricevis urban statuton de la episkopo de Majenco (Mainz). Ĝis 1803 la urbo apartenis al la episkopejo kaj korona princejo de Majenco. Dum la postaj sep jaroj ĝi apartenis al la "princejo de Aschaffenburg", dum kvar jaroj al la "princejo de Frankfurt", kaj de 1914 ĝis hodiaŭ al Bavario. Ekde la jaro 1972 la antaŭe najbara komunumo Eisenbach [Ajznbaĥ] apartenas al Obernburg.
Urbopartnereco
redaktiPartnera urbo estas Aszód en Hungario.
Vidindaĵoj
redaktiVidindas la restoj de la mezepoka urba muro (aparte la Supra Pordego, la Almoza Turo kaj la Ronda Turo), la urbodomo kaj ĉapelo Anna en Obernburg, sed ankaŭ la baroka preĝejo de Eisenbach. Romia muzeo en Obernburg informas pri la lokaj spuroj de tiu epoko antaŭ dumil jaroj, kaj regiona muzeo en Eisenbach pri la postaj jarcentoj.