Mümling
La rivereto Mümling longas pli-malpli 50 km kaj donas nomon al la valo Mümlingtal en la mezmontaro Odenwald en suda Hesio kaj la pleja nord-okcidento de Bavario. Ĝi fontas en Beerfelden meze de la mezmontaro kaj fluas en la Majnon ĉe Obernburg.
Mümling | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hesio kaj Bavario (Germanio) |
Longeco | 49,7 km |
Fluo | |
Fonto | en Beerfelden |
- Alteco super marnivelo | 400 m |
- Koordinatoj | 49° 34′ 6″ N, 8° 58′ 31″ O (mapo)49.5683333333338.9752777777778 |
Enfluejo | en la riveron Majnon ĉe Obernburg |
- Alteco | 117 m |
- Koordinatoj | 49° 49′ 54″ N, 9° 8′ 38″ O (mapo)49.8316666666679.1438888888889 |
Altecodiferenco | 283 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | vidu tekste |
Komunumoj trafluataj
redaktiBeerfelden, Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst im Odenwald, Breuberg, Mömlingen, Obernburg
Nomo
redaktiLa romianioj nomis la rivereton Nemaninga, kaj dum la 9-a jarcento post Kristo ĝi menciiĝas kiel Mimininga. La nomo Mümling apartenas al la t.n. "pra-eŭropa grupo de rivero-nomoj", kaj ĝi estas paralela formo de la rivero-nomo Nemunas (germane Memel, pole Niemen ktp).
Rilatoj al Esperanto
redaktiĈe la urboparto Zell de Bad König la rivereton de okcidente enfluas la rojo Brombach, ĉe kiu vivas la esperantisto kaj eksa prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Andreas Emmerich kun sia familio, kiu profesie laboras en la urbocentro de Michelstadt, proksime de la baseno de la rivereto Mümling. Plue en la urbeto Bad König la rivereto preterfluas la ejon de la Germana Esperanto-Kongreso de 2005. Post sep kilometroj da plia akva vojo, apudrivere en la loĝloko Höchst im Odenwald inter la jaroj 2001 kaj 2007 vivis kaj laboris la esperantisto kaj kuracisto Thomas Pusch kun sia familio.