Andreas Emmerich

germana ekonomikisto kaj esperantisto
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Emmerich kaj Roland Emmerich.

Andreas Emmerich (naskiĝis la 17-an de junio 1965) estas germana esperantisto. Li pasigis sian infanecon kaj junaĝon en Darmstadt. Li lernas Esperanton ekde de la jaro 1980 laŭ la propono de lia instruisto Gunter Hotz. De 1984 ĝis 1986 li estis soldato en la germana armeo, kie li atingis la rangon de leŭtenanto de la rezervo.

Andreas Emmerich
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1965 (1965-06-17) (58-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • entreprenisto • konsilisto
vdr

Li studis ekonomikon en Mainz kaj laboras ekde 1994 en Michelstadt kiel gvidanto de firmao, kiu ofertas privatajn lecionojn al lernantoj. Andreas Emmerich loĝas en komunumo Brombachtal de la distrikto Odenwald en la sudo de la federacia lando Hesio de Germanio. De 1998 ĝis 2002 li studis interlingvistikon ĉe Ilona Koutny en Poznan.

Andreas Emmerich estas la edzo de la ukraina esperantistino Olena Payuk (nun Olena Emmerich). Ili havas du infanojn, Elisabeth (* 2005) kaj Ludwig (* 2007).

De 2001 ĝis 2007 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA), poste vicprezidanto. Aktuale li estas la prezidanto de la FAME-fondaĵo.

Por jubilea eldono de Lesja Ukrajinka li tradukis eseon Letero en malproksimon (Esperanto aktuell, 2021, 2 (266)).



Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Rainer Kurz2001 - 2007Rudolf Fischer