Ĉi tiu artikolo temas pri individuo de ĉevalo. Por regiono (graflando) de Anglio rigardu la paĝon Devon. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Devon (apartigilo).

Devon Loch (1946–1963) estis fama konkurĉevalo, kiu estas verŝajne plej memorigita pro ties partopreno en hurdokuro en la 1956 Grand National , tiam ĝin posedis la Reĝino Elizabeta.

Ĝi venkis en du vetkuroj jam tiun jaron kaj akiris bonan trian lokon ĉe Cheltenham en tiu sezono, Devon Loch estis bon-favorita por la Grand National. Ĉe la konkuro partoprenis nur dek ĉevaloj, Devon Loch gvidis la konkuron je 5 ĉevallongoj kaj abrupte – 30 m antaŭ la celo – ventrofalis, ventoĵetis sin. Ĝi tuj stariĝis, sed obstine haltis, ne kuris plu.

La kialoj de la ventrofalo povas esti laŭ diversaj supozoj:

  • spasmo de la posta parto
  • ĝi pensis pro iu ombro, ke sekvas saltado, sed dum la moviĝo rimarkis la eraron
  • Laŭ la ĵokeo, la ĉevalo ĝenis iu stranga bruo el la spektantoj

La ĉevalposedanto, reĝino Elizabeto ne tropensis pri la afero kaj diris „Aĥ, tia estas la konkurso.”

La ventrofalo de la ĉevalo iĝis esprimo, metaforo en la angla, tiel iu faras „Devon Loch”, kiu falas, misas la celon pro iu neklarigebla kialo.

Devon Loch estis mortodormigita dum aŭ post la malvarma vintro de 1963.