Malfermi la ĉefan menuon

VADNAY Dezső (vadnai deĵeo:) estis hungara ĵurnalisto, porjunulara verkisto naskita en Satmaro la 2-an de junio 1894 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-an de oktobro 1977

KarieroRedakti

Vadnay post siaj studoj en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, de 1914 publikis felietonojn, novelojn, porjunularajn romanojn en provincaj gazetoj. De 1927 li prelegis regule el siaj fabeloj en la radio. La teatroj prezentis plurajn el siaj muzikaj fabeldramoj (Napkeleti virágok, 1933; A táncos csizma, 1961).

VerkojRedakti

  • A furulya meséi (fabeloj, poemoj, Bp., 1926);
  • A bűvös csizma (fabeloj, Bp., 1941);
  • Mihaszna Gyurka kalandjai (porjunulara romano, Bp., 1942);
  • Fakatonák (fabeloj, Bp., 1943);
  • Gyurka jelesen érett (porjunulara romano, Bp., 1948).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]