Darmapalo

(Alidirektita el Dharampala)

DarmapaloDharama Pala (8a jarcento) estis la dua reganto de la Pala Imperio de Bengalio en la Hinda Subkontinento. Li estis la filo kaj sukcedanto de Gopala, nome fondinto de la Pala Dinastio. Li ege ampleksigis la limojn de la imperio, kaj faris la Palaojn dominan povon en norda kaj orienta Barato.

Darmapalo
Persona informo
Morto 30-an de novembro 809 (0809-11-30)
Religio budhismo vd
Familio
Patro Gopala vd
Infanoj Devapalo vd
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Darmapalo rekte regis super teritorioj de la nuntempaj Bengalo kaj Biharo, kaj instalis filion ĉe Kannauj. La Pala kronikaro postulas ke kelkaj aliaj regantoj de Norda Hindia agknoskis lian suverenecon, sed tiuj postuloj ŝajnas troigo. Darmapalo estis venkita dufoje fare de Gurjara-Pratihara, sed ĉiufoje la Raŝtrakutoj siavice venkis super la Pratihara, kio lasis Palaojn kiel dominanta povo en Norda Hindio. Darmapalo estis sukcedita de sia filo Devapala kiu plue etendis la imperion.

Bibliografio redakti

  • Pankaj Tandon: "A Gold Coin of the Pala king Dharmapala," Numismatic Chronicle, No. 166, 2006, pp. 327–333.
  • History and Culture of Indian People, The Age of Imperial Kanauj, p 44, Dr Majumdar, Dr Pusalkar

Eksteraj ligiloj redakti