Pala Dinastio

(Alidirektita el Pala Imperio)

La Pala Imperio estis budhisma imperia povo en klasika Barato. Ĝi estis nomita laŭ ties rega dinastio, ĉiuj el kies regantoj portis nomojn fine per la sufikso -Pala (kun signifo "protektanto" en Prakrito). La regno estis centrita en orientaj regionoj de la Hinda Subkontinento.

Pala Dinastio
750 – 1174
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Palaoj hegemoniis en periodo de stabileco kaj prospero de la regiono Bengalo-Biharo. Ili estis sekvantoj de la skoloj Mahajano kaj Vahrajana de Budhismo. Ili kreis multajn elstarajn templojn kaj artaĵojn, inklude Somapura Mahavihara, nome monda heredaĵo de Unesko. La rekonataj universitatoj de Nalanda kaj Vikramaŝila floris sub ties patronado. La komerca kaj kultura influoj de Palaoj atingis malproksimen kaj ampleksen, kun komercaj retoj kaj intelektaj kontaktoj tra Himalajo al Sudorienta Azio. La araboj memorigis ilin kiel plej bonfaraj regantoj en Barato.

Gopala, la unua reganto de la dinastio, enpoviĝis dum la 750-aj jaroj per elekto fare de regionaj ĉefoj. La imperio atingis sian pinton en la epoko de liaj sukcedantoj Dharmapala kaj Devapala, kiuj luktis kontraŭ la Raŝtrakuta kaj la Gurjara-Pratihara por la kontrolo de Kannauj. La morto de Devapala finis la periodon de ascendado de la Pala Imperio, kaj kelkaj sendependaj dinastioj kaj regnoj aperis dum tiu epoko. La Pala regado provizore renoviĝis, unue fare de Mahipala la 1-a kaj poste de Ramapala. Sekve, la Pala povo malpliiĝis, kaj ili estis eltronigitaj de la Senaoj. La Palaoj estis la lasta ĉefa Budhisma dinastio kiu regis en Suda Azio.