Diĥotomio (greke dĭchŏtŏmos „distranĉita“ el dicha „disigita en du partojn“ und tome „tranĉo“) signifas la dispartigon de substanco en du partojn, aŭ la klasifikadon de esplorataj eroj en du klasojn.

Ekzemplo de diĥotomio

1. En biologio kaj homa anatomio foje temas pri simetria disbranĉiĝo, ekzemple de la traĥeo al du samgrandaj ĉefaj bronkoj. Tamen oni ĝenerale celas iom alia difinon:

2. En matematiko, filozofio, logiko kaj lingvistiko konkrete difiniĝas, ke temas pri divido en du reciproke ekskluzivajn subgrupojn, t.e. ĉiu unuopaĵo nepre apartenas al precize unu el la du subgrupoj kaj do ne povas aparteni al ambaŭ aŭ neniu el ili.

Ekzemploj

redakti

Diĥotomia divido signifas, ke du malaj subgrupoj komplete kovras la tutan grupon. Nekompleta aŭ duobla subgrupigo neeblas. La kunigo de ambaŭ subgrupoj rezultigas la originan grupon.