Diapozitiva filmo estas filmo konsistanta el diapozitivaj bildoj. Tiuj povas esti unuopaj, sendependaj bildoj (el fotilo) aŭ eroj de moviĝanta filmo (el kamerao). Diapozitiva filmo taŭgas por projekciado, dum ke negativan filmon necesas unue inversigi.

Miksa formo inter sendependaj bildoj kaj moviĝantaj scenoj estas rigidscenaj filmoj, kies bildoj estas interdependaj, sed senmovaj scenoj de historio. Tia filmo estas multe malpli ampleksa ol moviĝanta filmo kaj bezonas multe malpli kompleksan projekciilon. Oni proponis por tia filmo la novismon "diafilmo".