Die Feuerzangenbowle (1970 filmo)

Die Feuerzangenbowle[1] estas okcidentgermana filmo el la jaro 1970 de la reĝisoro Helmut Käutner kiu estas relative nekonata ekster Germanio, kvankam li estas vidata kiel unu el la plej bonaj produktoroj en la germana filmhistorio.

Die Feuerzangenbowle
filmo
Originala titolo Die Feuerzangenbowle
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Igor Oberberg
Reĝisoro(j) Helmut Käutner
Produktisto(j) Rialto Film
Scenaro Helmut Käutner
Muziko de Bernhard Eichhorn
Rolantoj Walter Giller • Uschi Glas • Theo Lingen • Fritz Tillmann • Willy Reichert • Hans Richter • Rudolf Schündler • Helen Vita • Nadja Tiller • Wolfgang Condrus • Alice Treff • Herbert Weißbach • Willi Rose • Karl-Josef Cramer • Hans Werner Bussinger • Gerd Lohmeyer • Ivan Desny • Volker Bogdan • Hans Hessling • Albert Lieven • Wolfgang Lukschy • Harry Wüstenhagen • Ulrich Beiger • Bernhard Eichhorn • Tilo Freiherr von Berlepsch • Ilse Fürstenberg • Agnes Windeck
IMDb
vdr

La filmo estas bazita sur la libro kun la sama nomo verkita en 1933 de Hans Reimann kaj Heinrich Spoerl kaj estas refaraĵo de la samnomaj filmoj el la jaroj 1934 kaj 1944. Ĉi tiu versio estis parto de nombro de 1970-aj jaroj filmoj el la jaro 1970 kiuj koncentriĝis sur la temo modernigi la lernejan sistemon. Tiu ĉi filmo estis multe malpli sukcesa ol ties antaŭuloj.

Feuerzangenbowle aŭ fajrotenila bovlo
Feuerzangenbowlefajrotenila bovlo

De unu el tiuj filmoj ekzistas subtekstoj en Esperanto[2].

Referencoj redakti

  1. Feuerzangenbowleflamita bovlo estas precipe konata en Germanio dum la jarfina festo Kristnasko kaj Silvestro. Temas pri tradicia germana alkohola trinkaĵo, variaĵo de punĉo, nomata laŭ la "prenilo" uzata por ĝia preparado, per kiu ĉirkaŭ 15 centimetroj alta konuso da sukerpano trempita en rumo flamiĝas kaj enfluas en la varman vinon, post aldono de diversaj spicoj kaj eventuale fruktosukoj.
  2. Informo de esperantistino J. Meier