Dietrichswinde
Dietrichswinde aŭ Dietrichswinden estas forlasita loko en Gräfinau-Angstedt, urbokvartalo de Ilmenau en Germanujo.
Indikoj pri la akurata situo ankoraŭ mankas. Sed ja klaras ke ĝi troviĝas en la grundaro de Gräfinau.
Historio
redaktiLa forsta kaj ĉasada arkivportalo de Turingio enhavas (interrete) leterinterŝanĝon inter Heinrich kaj Philipp de Witzleben zu Gräfinau koncerne arbareton de Dietrichswinden. En la loknoma registro de la urba arkivo de Rudolstadt en 1826 la tuto jam karakteriĝis dezerta.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Ortsverzeichnis des Sprengels Stadtarchiv Rudolstadt. Konsultiĝo interrete en la 6.3.2013